Redaktis: Zlatko Tishljar, Teknike aranĝis: Mario Vetrih, Eldonis: Eŭropa Esperanto Unio, Bruselo, 2013
En la jaro 2010 Renato Corsetti proponis aperigadon de artikoloj pri unuopaj landajmovadoj en Eŭropa
Bulteno kiun redaktis Zlatko Tishljar. Li entuziasme akceptis la proponon kaj startigis la serion.
Ekde julio 2010 ĉiu numero aperigis unu artikolon. La projekto sukcese finiĝis en majo 2013. Kolektighis 27 artikoloj pri Esperantomovadoj en ĉiuj EUlandoj krom en Kipro, kie la movado nur
en tiu ĉi jaro (2013) ekaperetis. Ni havas informon pri okazigita unua Ekurso en tiu lando.
Nun ni aperigas komence en formo de elibro ĉiujn tiujn artikolojn laŭ la alfabeta listo de la landaj nomoj kaj kredas ke ĝi estos grava superrigardo de la Emovado en EU ĉirkaŭ la jaro 2010 kaj oni povos kompari la staton kun la situacioj en la estonteco.